Kiel vi traktis la eluzitan poŝtelefonon?
Mirinda Publikigita: 2024-03-09 20:53:23

Kiel vi traktis la eluzitan poŝtelefonon? La materialoj de poŝtelefono havas multajn toksajn substancojn, kiuj kaŭzos danĝeron al ekologia medio kaj homa sano post penetro en teron kaj akvon. La materialoj ofte estas malfacile nature degradeblaj kaj eble longtempe influos la medion se ili estas ne solvitaj laŭ normoj.  



Laŭ donitaĵoj de Ĉina Asocio de Cirkula Ekonomio, nun la averaĝa uzodaŭro de poŝtelefono estas 2,2 jaroj. En Ĉinio ĉiujare aperas pli ol 400 milionoj da eluzitaj poŝtelefonoj kaj nun restas pli ol du miliardoj da eluzitaj poŝtelefonoj. Laŭ kalkulo, se la reutiliga proporcio de poŝtelefonoj estos preskaŭ 33%, en 2030 la rericevita mineralo valoros je 25,1 miliardoj da juanoj, kio ŝparos energion de 5,6 miliardoj da kilovathoroj ol la tradicia ekspluata maniero kaj estas 20 obloj de la elektropovo produktita de regenera energio de Ĉinio en 2022. 

Nun Ĉinio havas pli ol 4 500 entreprenojn pri poŝtelefono-reutiligo kaj 1 400 restas en Hunan-provinco. Wanrong-a Elektro-forĵeta Traktada Kompanio en Miluo, Hunan, estas unu el unuaj entreprenoj aprobitaj de la lando por reutiligo de domestikaj elektroekipaĵoj. 


Konsilisto de Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco el Ningxia-provinco Zhang Jinghong proponis serĉi “bonan azilon” por eluzitaj poŝtelefono per perfektigo de leĝoj kaj reguloj kaj difino de subvencioj al reutiligaj entreprenoj por realigi “karba inkluzivemo (ĉine Tan Pu Hui, mekanismo por stimuli kaj rekompenci malaltkarban agon kaj aĉeton, disvolvante merkaton por malaltkarbaj produktoj kaj servoj uzataj de familioj).

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree