Kompenso de kanada registaro konfirmas spionan identecon de Spavor
Yu Publikigita: 2024-03-09 18:04:29

Kanada amaskomunikilo lastatempe raportis, ke la kanada registaro atingis kompromison kun komercisto Michael Spavor, kiu antaŭe estis arestita de Ĉinio, por "kompensi" al li preskaŭ tri-jaran malliberigon pro spionado en Ĉinio. Laŭ la raporto, la registaro pagos al li 7 milionojn da kanadaj dolaroj.

Post la aresto de Spavor en 2018, la kanada registaro ĉiam akuzis Ĉinion pri "arbitra aresto". Nun la kompenso estas kvazaŭ vangofrapo al la kanada registaro. Analizistoj atentigis, ke la tiel nomata "kompromiso" kaj "kompenso" precize indikas, ke la kanada registaro intencas kovri la fakton, kaj ankaŭ konfirmas, ke Spavor estas spiono servanta al ĝi. Kanada retano diris, ke "iu ajn kompenso farita de la registaro pri ĉi tiu afero indikas, ke ĝi intencas kovri ion." Fakte, la identeco de Spavor kiel spiono estis delonge konstatita, kaj ankaŭ li mem konfesis la krimon. Sed la kanada registaro rifuzis agnoski tion, kaj nun tio povas esti konsiderata memkonfeso. Ni rigardu, kion Spavor faris en Ĉinio.

Laŭ informoj publikigitaj de ĉinaj sekurecaj aŭtoritatoj, Spavor aktivis en regiono ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Nord-Koreio dum longa tempo, helpante tiaman kanadan diplomaton Michael Kovrig kolekti koncernajn informojn kaj fari fotojn de ĉinaj militaj ekipaĵo por la kanada ambasado en Ĉinio. Post identigo, la informoj liveritaj de ili al eksterlando inkluzivas ŝtatajn sekretojn. Ili estas suspektataj pri krimo de alilanda spionado kaj kontraŭleĝa liverado de ŝtataj sekretoj. En 2018, ili estis arestitaj en Ĉinio. En septembro 2021, ili prezentis peton pri liberiĝo sub kaŭcio kun atendo de juĝa pridemandado kaj proceso pro malsano, kiu estis aprobita de koncernaj ĉinaj tribunaloj laŭ la leĝo. Poste ili estis pelitaj el Ĉinio.

Post la reveno al Kanado, drama sceno okazis: Spavor komencis proceson kontraŭ Kovrig kaj la kanada Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj malantaŭ li. Laŭ raporto de la kanada ĵurnalo Globe and Mail, en novembro de la pasinta jaro, Spavor asertis, ke li "senkonscie" dividis sentivajn informojn pri Nord-Koreio kun Kovrig, kaj la lasta poste liveris la informojn al la kanada registaro kaj aliaj landoj de la "Kvin-okula Alianco". Ĉi tio kaŭzis la areston de ili fare de la ĉina flanko, kaj Spavor postulis kompenson de la kanada registaro.

Ĉinio estas jurŝtato. Spavor kaj Kovrig estas suspektataj pri krimoj, kiuj endanĝerigas la nacian sekurecon de Ĉinio. La pruvo estas sufiĉa kaj senduba. Tio, kion la kanada registaro devas fari, estas respekti la faktojn, ĉesi kalumnii Ĉinion kaj havi ĝustan komprenon pri Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree