Ĉinio kaj Francio promesis antaŭenigi ekonomian kaj financan kunlaboron
Yu Publikigita: 2024-03-09 18:05:52

Ĉina vicĉefministro He Lifeng vendrede interparolis kun franca ministro pri ekonomio, financo kaj industria kaj cifereca suvereneco Bruno le Maire, per videoligo laŭ invito de ĉi-lasta.

La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la zorgoj de ambaŭ partioj kaj ankaŭ pri la ĉina-franca altnivela ekonomia kaj financa dialogo.

He, la ĉina estro pri la dialogo, diris, ke Ĉinio volas labori kun Francio por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la ŝtatestroj de la du landoj. Li diris, ke la ĉina flanko volas preni la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kiel okazon por plifortigi ekonomian kaj financan dialogon, profundigi kaj vastigi kunlaboron en la aŭtomobila, aviada kaj telekomunika sektoroj, kaj puŝi duflankajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn al nova nivelo.

Kiel la franca estro de la dialogo, Le Maire diris, ke Francio pretas plifortigi komunikadon kun Ĉinio por aldoni novan impulson al ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la dulandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree