Ĉinio, 2024
Selena Publikigita: 2024-03-10 09:35:33

Tio estas artikolo el Elias Jabbour. La artikolo diras, ke la nuna situacio de la ĉina ekonomio, kiun ni legas en okcidentaj amaskomunikiloj kaj akademiaj ĵurnaloj, ne estas ĝia reala situacio.

Fakte, ni vidis, ke Ĉinio atingis ekonomian kreskon je 5,2%. Samtempe Usono kreskis je 2,5%, Japanio je 1,9%, Francio je 0,9%, kaj Britio kaj Germanio je -0,1% respektive. Laŭ produktiveco, la kresko de Ĉinio en 2023 estis 4,8%, dum Usono estis -0,7%, kaj Germanio estis -0,3%. Ĝenerale tio signifas, ke krom posedo de sufiĉa teknologia aŭtonomeco en pluraj avangardaj kampoj, Ĉinio plu marŝos antaŭen per firmaj paŝoj sur la vojo por postkuri ĉefajn ekonomiojn de la mondo.

Estas interese, ke ni rimarkis, ke ekde 2020 la stato de la ĉina ekonomio estas super la nivelo necesa por atingi la celon de 2035. Alivorte tio signifas, ke Ĉinio povas atingi la disvolvan nivelon deziratan de la gvidantaro pli frue ol atendite. En septembro 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping lanĉis tion, kio estis tiam nomata kiel la "Silkvoja Ekonomia Zono", t.e. nuna "Iniciato de Zono kaj Vojo" (BRI). Ĝis nun, 154 landoj oficiale aliĝis al la iniciato, kun totala investo de proksimume duiliono da usonaj dolaroj en preskaŭ ĉiuj kontinentoj de la mondo.

Alivorte, la reala situacio ne indikas, ke la ĉina ekonomio eniris en "ĉernobilan momenton". Problemoj en la bienaĵa industrio estis troigitaj.

Unu ekzemplo de ĉi tiu ŝanĝo estas la pliiĝo de kredito al la industria sektoro, precipe kredito rilata al progresintaj teknologioj, dum la bienaĵa sektoro vidis relativan malkreskon en bankresursoj.

Mi kredas, ke la ĉina ekonomio povas konservi kreskan tendencon kongruan kun la propraj bezonoj de la lando kaj eĉ de la mondo. En 2024, ni ankaŭ vidos, ke movforto de la ĉina ekonomio bazita sur la "novaj bonkvalitaj produktivaj fortoj" estos solidigita kaj firmigita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree