Komprenu demokration de Ĉinio per du politikaj sesioj
Yu Publikigita: 2024-03-10 20:02:31

La du politikaj sesioj de Ĉinio refoje pensigis al la mondo, "kio estas demokratio". Laŭ Gustavo Emilio Ng, ĉefredaktoro de la argentina revuo Nuna Epoko, la tutproceza popola demokratio de Ĉinio estas demokratio, kiu vere servas al la interesoj de la popolo. Kiel li diris, la jaraj du sesioj estas gravaj fenestroj al la ekstera mondo por observi kaj kompreni la tutprocezan popolan demokration de Ĉinio.

Ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la 75an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. Preskaŭ 3 000 deputitoj al la Nacia Popola Kongreso kaj pli ol 2 100 membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kolektiĝis en Pekino el diversaj lokoj, alportante la voĉojn de la popolo al la plej grava platformo de Ĉinio por politika partopreno kaj diskuto pri ŝtataj aferoj, donante sugestojn por nacia disvolviĝo kaj progreso, kio denove montras la vivecon de la ĉinstila demokratio al la ekstera mondo.

En la lastaj jaroj, la tutproceza popola demokratio de Ĉinio altiris vastan atenton de la internacia komunumo. Laŭ ĉi tiu koncepto, la ĉina popolo efektivigas demokratiajn elektojn, demokratiajn konsiliĝojn, demokratian decidfaron, demokratian administradon kaj demokratian superrigardon laŭ la leĝo. La popolo administras ŝtatajn, ekonomiajn, kulturajn kaj sociajn aferojn per diversaj kanaloj kaj formoj konforme al la leĝo. En la du sesioj, ĉi tiuj demokratiaj elementoj estis plene praktikitaj.

Deputitoj al la popolaj kongresoj de ĉiuj niveloj estas elektitaj per demokratiaj elektoj. Ili estas respondecaj al la popolo kaj submetitaj al popola inspektado. Preskaŭ 3 000 deputitoj al la Nacia Popola Kongreso, reprezentantaj pli ol 1,4 miliardojn da ĉinoj, praktikas siajn povojn pri ekzameno, propono, voĉdono kaj elekto. Samtempe, membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco devenas de diversaj politikaj partioj, organizoj, sociaj klasoj kaj sektoroj, kaj partoprenas en nacia regado per demokratia superrigardo kaj politika partopreno. "Demoratio de la popolaj kongresoj" kaj "konsiliĝa demokratio" kompletigas unu la alian en la du sesioj, montrante apartajn trajtojn de la demokratia politika sistemo de Ĉinio.

La disvolviĝo de demokratio ne devas esti limigita al la okcidenta modelo. Multaj landoj esploras demokratiajn politikajn vojojn adaptitajn al naciaj kondiĉoj. Per la du politikaj sesioj de Ĉinio, la mondo povas kompreni la mikrofunkciadon de la ĉina demokratio, observi la instituciajn avantaĝojn de la ĉina demokratio kaj kompreni la kodon de la disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree