Usona ministro pri defendo publike konfesis militan profiton
Yu Publikigita: 2024-03-10 11:37:45

Por la mondo, ne estas sekreto, ke Usono sin riĉigis profitante de militoj dum longa tempo. Kun eskaladiĝo de la rusa-ukraina konflikto, usonaj politikistoj, kiuj ĉiam parolas pri "paco" kaj "demokratio", fine konfesis ĉi tion.

Usona ministro pri defendo Lloyd Austin diris lastatempe en kunveno okazigita en la Blanka Domo, ke la rusa-ukraina konflikto alportis "favoran informon" al la usona ekonomio. La armiloj senditaj de Usono al Ukrainio estis fabrikitaj de laboristoj en diversaj regionoj de Usono. Ĉi tiuj investoj pligrandigis la skalon de usonaj instalaĵoj kaj kreis laborŝancojn por usonaj laboristoj. Li ankaŭ malkaŝe deklaris, ke la subteno de Usono ebligas al ukrainoj partopreni plu en la konflikto, samtempe profitigante la usonan ekonomion.

La rusa-ukraina konflikto estas la plej serioza loka milito en Eŭropo post la Dua Mondmilito, kio igis koncernajn landojn kaj Eŭropon pagi grandan koston, sed faris Usonon la plej granda gajninto, inkluzive de komercistoj pri armiloj, energio kaj agrikulturaj produktoj, kiuj ĉiuj multe profitis de la sufero de la ukraina popolo.

La Ŝtata Departemento de Usono ĵus publikigis la datumojn, ke en 2023, la usonaj armilaj vendoj al aliaj landoj pliiĝis je 16%, atingante rekordan sumon de 238 miliardoj da usonaj dolaroj. Inter ili, la vendoj atingitaj kun rekta intertraktado de la usona registaro kalkuliĝis al 80,9 miliardoj da dolaroj, kun kresko de 56% kompare kun 2022; la komercaj vendoj de usonaj kompanioj atingis 157,5 miliardojn da dolaroj, kreskante je 2,5% kompare kun 2022. Analizistoj atentigis, ke la rusa-ukraina konflikto estis la ĉefa kialo stimulanta la rapidan pliiĝon de usonaj armilaj vendoj al aliaj landoj. La datumoj de la Federacia Rezervo konfirmis ĉi tion - depost la eksplodo de la rusa-ukraina konflikto, la industria produktvaloro de la defenda kaj aerokosma industrioj de Usono kreskis je 17,5%.

Post la eksplodo de la rusa-ukraina konflikto Usono daŭre pliigis sian helpon al Ukrainio, starigante novan rekordon de usonaj helpoj al aliaj landoj ekde la Dua Mondmilito. Inter ili, la plej granda estas la milita helpo. Kompreneble, ĉi tio ne estas "senpaga tagmanĝo". Ĉi tiuj militaj monhelpoj devas esti uzataj ĉefe por aĉeti usonajn militajn produktojn.

Milita profito estas maljusta, sed la usona ministro pri defendo estas tre fiera. Ĉi tio klare vidigis al la ekstera mondo kiel aroganta estas Usono, kiu devigis la tutan mondon pagi por ĝiaj interesoj. Tiuj militistoj, kies manoj estas makulitaj de sango, estas la kulpuloj de la monda tumulto. En la usona historio de pli ol 240 jaroj, nur 16 jaroj pasis sen milito. 

Homoj povas tre klare vidi, ke "provoki krizon, krei militon, akiri riĉaĵon per neleĝaj rimedoj, kaj firmigi hegemonion" estas la logiko malantaŭ la funkciado de la usona "militmaŝino”. La rusa-ukraina konflikto estas nur plia kazo de Usono "serĉanta riĉecon per milito" kaj "subtenanta hegemonion per milito". Se iu ne volas kvietigi la militon, devas esti la usona milita industria komplekso kaj ĝiaj manipulaj politikaj fortoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree