Kiel trakti la “modernan ĝenon” en moderniga kamparo?
Mirinda Publikigita: 2024-03-10 17:56:31

Ĉu nunaj kamparanoj jam ne scipovas kultivi la grenplantojn? Cheng Yuzhen estas konsilisto de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco el la vilaĝo Liuzhai en Shanxi-provinco. Ŝi trovis en esploro, ke pro kelkaj kialoj, en la malgranda vilaĝo kun manko de plugebla tero, la tero estas nekulturita. Ĉar kamparanoj de 1950aj kaj 1960aj jaroj jam ne kapablis kultivi la teron, la kamparanoj de 1970aj jaroj ne volas kultivi la teron kaj tiuj de 1980aj jaroj ne scipovas kultivadon. 

Por solvi la ĝenon, Cheng prezentis proponon pri altigo de premio al kamparanoj kultivantaj la teron kaj la propono estis tuj reagita de koncernaj departementoj. Stimulate de konsilisto Cheng, juna vilaĝano Zhang Lupeng kultivis teron arean je 4 hektaroj kaj enspezis 110 mil juanojn. Li diris: “En 2023 mi ricevis pli ol 10 000 juanojn de subvencio el la registaro kaj tiu estas kosto por homlaboro kaj ekipaĵoj. Do ĉijare mi plue vastigos la kultivadon.” 

Ĉijare konsilisto Cheng prezentis la proponon pri establo de sistemo de taksado kaj premiado al profesiaj kamparanoj por altigi ilian profiton kaj aktivecon de grenokultivado. 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree