Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al nova pakistana prezidento Zardari
Selena Publikigita: 2024-03-10 11:19:17

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe gratulis Asif Ali Zardari pro lia elektiĝo kiel pakistana prezidento.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj. La "fera" amikeco inter la du landoj estas historia elekto kaj valora riĉaĵo de la du popoloj. En la lastaj jaroj, la du landoj konservis striktajn altnivelajn interŝanĝojn. La du flankoj subtenis unu la alian en demandoj, kiuj koncernas ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn de la du flankoj. Konstruado de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro akiris fruktodonajn rezultojn, kaj la rilatoj inter la du landoj konservis altnivelan disvolviĝon.

Xi emfazis, ke la nuna mondo alfrontas grandan ŝanĝiĝon nevideblan dum cent jaroj, kaj la strategia signifo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano fariĝis pli elstara. Xi aldonis, ke li donas grandan gravecon al disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano kaj volas labori kun prezidento Zardari por disvastigi tradician amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano, antaŭenigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, akceli pli grandan disvolviĝon de ĉia-vetera strategia kunlabora partnereco kaj akceli konstruadon de pli strikte ligita ĉina-pakistana komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko por pli bone profitigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree