Eldoniĝis unua kaj dua volumoj de Elektitaj Legaĵoj el Verkoj de Xi Jinping en angla versio
CMG Publikigita: 2024-03-11 20:38:26

Unua kaj dua volumoj de Elektitaj Legaĵoj el Verkoj de Xi Jinping en angla versio lastatempe estis eldonitaj de la Fremdlingva Eldonejo kaj distribuitaj en- kaj eksterlande.

En la du volumoj estas kolektitaj gravaj verkoj de Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, de novembro de 2012 ĝis aŭgusto de 2022.

La eldono kaj distribuo de la unua kaj dua volumoj de Elektitaj Legaĵoj el Verkoj de Xi Jinping en angla versio estas utila, por ke eksterlandaj legantoj sisteme komprenu la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko, kaj signife grava, por ke la internacia komunumo pli bone rekonu kaj konsciu la ĉinstilan modernigon kaj la modernan civilizon de la ĉina nacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree