La prezidantaro de la dua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK) , la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, dimanĉe okazigis sian trian kunvenon.
Zhao Leji, plenuma prezidanto de la prezidantaro, prezidis la kunvenon.
La kunveno decidis prezenti la projekton de revizio de la Organiza Leĝo de la Ŝtata Konsilio al sesio de la NPK por voĉdono.
La kunveno decidis prezenti tri dokumentojn al la sesio por ekzameno kaj pridiskutado. Ili estas projektoj pri laborraportoj de la Konstanta Komitato de la NPK, la Plejsupera Popola Juĝejo kaj la la Plejsupera Popola Prokurorejo.
La kunveno ankaŭ pridiskutis kaj pasigis raporton pri solvo de proponoj metitaj de deputitoj de la NPK dum la sesio.