Korespondanto de CNN ascendas sur filipinan marbordgardan ŝipon
CMG Publikigita: 2024-03-12 20:05:23

La 5an de marto Filipinoj rompis sian promeson kaj intence sendis du marbordgardajn ŝipojn kaj du provizoŝipojn, kiuj sin trudis en akvon apud la Rifo Ren'ai de la Insuloj Nansha por tie provi provizon al la kontraŭleĝa sursabligita ŝipo. Dum la tempo filipina marbordgarda ŝipo intence kunpuŝiĝis kun ĉina marbordgarda ŝipo, kiu normale plenumis sian taskon, ignoris ripetajn alarmojn de la Ĉina Marborda Gardio (angle: CCG: China Coast Guard). Estas notinde, ke korespondanto de CNN (Cable News Network) ascendis sur la filipinan ŝipon.

En la sekva tago CNN ne nur publikigis foton kaj deklamis ke ĝia korespondanto vidatestis “grandskalan konfrontiĝon” inter Ĉinio kaj Filipinoj, sed ankaŭ aperigis specialan raporton de la korespondanto, kiu ilustris sian sperton, kiam li estis sur filipina ŝipo ĉirkaŭita de la ĉina. 

La rilata raporto baldaŭ estis multfoje resendita en transmaraj sociaj komunikiloj. Pri la resendado la aŭtoro travis, per apliko de la rilata detekta algoritmo, ke tie estis 62 suspektindaj kontoj funkciigataj de sociaj robotoj.

Evidente tio estas bruado zorgeme planita.

Filipinoj estis ĉiam pli lerta en "sadismo" per kreskantaj abundaj rimedoj kaj asertis, ke ĝi estis tiel "ofendita" de Ĉinio, ke ĝi apertigis iujn fotojn zorgeme redaktitajn, mobilizis sian "eksteran partneron" CNN kaj eĉ dungis la sociajn robotojn.

Kio do estas post ellaborita plano de Filipinoj?

Filipinoj komencis provoki eventojn en la Suda Ĉina Maro kaj bruis pri tio, ke Ĉinio estas "ofendanta" Filipinojn depende de sia milita supereco.

La komodoro Jay Tarriela de la Filipina Marborda Gardio (angle: PCG) ludis gravan rolon en la proceso.

En la lasta jaro Jay Tarriela, kiu ĵus prenis sian novan postenon, ripete diris, ke Filipinoj donas ne sufiĉan atenton al PCG. Poste PCG komencis krei okulfrapajn eventojn por altigi sian famecon.

Evento, kiu okazis en la lasta decembro, povas esti vive demonstrita.

La 10an de decembro 2023 la filipinoj sendis ŝipojn, kiuj sin trudis en akvon apud la Rifo Ren’ai de la Insuloj Nansha por tie provi transporti konstruajn materialojn al la kontraŭleĝa sursabligita ŝipo. Tiam CCG faris kontroladon pri filipinaj ŝipoj laŭ leĝoj kaj reguloj kaj, kaŭze de humanitara konsidero, donis provizoran specialan aranĝon al unu filipina ŝipo, kiu transportis vivnecesaĵojn.

Fakte, estas senfinaj negativaj diskutoj pri Jay Tarriela ĉi-rilate en Filipinoj. Iuj asertis, ke Jay Tarriela intence kreis konfrontiĝon kun Ĉinio kaj aliflanke servis al Usono per siaj spertoj.

Ĉe ĉiuj tiuj faktoj, estas ne strange, ke iuj demandos, ĉu Jay Tarriela estas "agento" de Usono.

Historio multfoje pruvis, kio okazos por "avangardo", kiu plenumas strategiojn de Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree