Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris lunde, ke Ĉinio esperas kaj kuraĝigas la popolojn de Ĉinio kaj Usono fari pli da vizitoj, kontaktoj kaj interŝanĝoj por komune skribi novajn rakontojn de amikeco inter la du popoloj en la nova epoko.
Wang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco.
Wang diris, ke grandaj pandoj estas senditoj de amikeco inter la ĉina kaj usona popoloj, kaj Ĉinio pretas daŭrigi kunlaboron kun Usono pri protektado de grandaj pandoj por pliigi amikecon kaj reciprokan interkomprenon de la du popoloj.