Malfermiĝis komunaj manovroj de Ĉinio, Irano kaj Rusio
Ĝoja Publikigita: 2024-03-12 15:45:14

Malfermiĝis marde komunaj manovroj de Ĉinio, Irano kaj Rusio kun la titolo "sekureca ligilo 2024". Marde antaŭtagmeze ĉinaj militŝipoj atingis maron ĉe irana haveno Chabahar kaj finamasiĝis kun militŝipoj de la irana kaj rusa mararmeoj.

La komunaj manovroj temas pri "komuna kreo de paco kaj sekureco" kaj daŭras inter la 11-a kaj la 15-a de marto en maro de Omana Golfo, celante komunan protektadon de sekureco sur maro en la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree