Laŭ oficialaj datumoj publikigitaj marde, Ĉinio fortigis klopodojn por arbarizo en la lasta jaro kaj plantis 3,998 milionojn da hekaroj de tero.
Laŭ raporto de la Nacia Verdiga Komisiono, la cifero estas pli alta ol la 3,83 milionoj da hektaroj de arbarizita tero en 2022. En 2023, la lando ankaŭ revivigis 4,379 milionojn da hektaroj de degeneranta stepo kaj traktis 1,905 milionojn da hektaroj de sabla kaj ŝtona tero.
Ĉinio marde celebras sian 46-an Nacian Arboplantan Tagon.