Ĉina Ŝtata Konsilio substrekas ŝlosilajn taskojn de 2024
Ĝoja Publikigita: 2024-03-13 16:36:05

Ĉina Ŝtata Konsilio pridiskutis kaj aprobis aranĝon de siaj ŝlosilaj taskoj de 2024 en regula kunveno prezidita de ĉina ĉefministro Li Qiang marde.

La kunveno ankaŭ pasigis gvidajn principojn por pliigi grenan produktkvanton kaj akceli altkvalitan ekonomian kreskon per altigo de normoj.

La kunveno aŭskultis raporton pri garantio de altkvalita kaj ekvilibra disvolvo de deviga edukado, pridiskutis kaj aprobis regularojn pri pensioj kaj favoraj traktadoj al familianoj de forpasintaj soldatoj kaj kriplaj soldatoj.

Li substrekis, ke la registara laborraporto difinis celojn kaj taskojn de ekonomia kaj socia disvolvado por la kuranta jaro en la dua sesio de la 14-a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco, kaj oni devas pluapaŝe detaligi rimedojn kaj politikojn por plenumi ŝlosilajn taskojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree