Ĉinio urĝas EU protekti komunan sekurecon
Ĝoja Publikigita: 2024-03-13 16:44:17

Ĉina altnivela diplomato marde postulis, ke la Eŭropa Unio (EU) persistu en la ideo de komuna sekureco, en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri kunlaboro inter la UN kaj la EU.

Geng Shuang, ĉina konstanta reprezentanto al la UN, diris, ke Ĉinio subtenas la kunlaboron inter la UN kaj la EU laŭ celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN, por fari pli grandajn kontribuojn al internacia paco kaj sekureco, pliigi bonon al la homaro kaj trakti mondajn defiojn.

Geng diris, ke la ukrainaj krizoj devas esti fine solvataj per dialogoj kaj intertraktadoj. Li diris, ke kiel la grava koncernato, la EU devas pli multe akceli politikan solvon kaj krei favorajn kondiĉojn por ekvilibra, efika kaj daŭripova sekuriga strukturo en Eŭropo.

Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio volas profundigi plurflankan kunlaboron kun la EU, kunlabori kun la EU por akceli plurflankismon, malfermon kaj disvolvon, stimuli dialogojn inter civilizacioj por fari kontinuan klopodadon por protekti mondan pacon, antaŭenigi komunan disvolvadon kaj fortigi mondan regadon.

Geng Shuang, ĉina konstanta reprezentanto al la UN (foto en 2021)

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree