Ĉinio ĵaŭde komencis provi politikon de libera vizo al loĝantoj de Svisio, Irlando, Hungario, Aŭstrio, Belgio kaj Luksemburgio kun normalaj pasportoj. Ĉinio refoje grandigis sian "amikaro" de libera vizo post kiam oficiale ekvalidis interkonsento inter Ĉinio kaj Tajlando pri reciproka plenumado de libera vizo en la 1-a de marto.
Ĝis komenco de marto, Ĉinio kun 157 landoj subskribis interkonsentojn pri reciproka plenumado de libera vizo, kovrantajn malsamajn specojn de pasportoj, kaj kun 44 landoj atingis interkonsentojn aŭ aranĝojn pri simpligo de proceduroj de vizo.