Ĉina ĉefministro substrekis profundan integrigon de scienc-teknologia kaj industria novigo
Ĝoja Publikigita: 2024-03-14 15:45:01

Ĉina ĉefministro Li Qiang alvokis klopodojn por profundigi integrigon de scienc-teknologia kaj industria novigo, akceli kultivadon de novaj movfortoj kaj novajn avantaĝojn de altkvalita disvolvado.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum sia inspekta vojaĝo en Pekino merkrede.

Dum sia inspekto en funkcia centro de la urba altnivela demonstrejo de aŭtomata kondukado sen ŝoforo, li urĝis fortigi subtenon por ellabori normojn kaj garantii faktorojn, celante antaŭenigi disvolvadon de aŭta industrio kaj konstruadon de ŝagaj urboj per plibonigo de teknologio de aŭtomata kondukado.

En la Yizhuang-oficejo de ĉina teknologia giganto Baidu, la ĉefministro substrekis, ke necesas plene disvolvi avantaĝojn de la riĉa aplika scenaro en Ĉinio, fortigi sisteman subtenon kaj krei pli malstreĉan medion por disvolvi artefarite inteligentan industrion.

Li montris, ke artefarita inteligenta industrio estas grava motoro por disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn. Li ankaŭ alvokis realigi ŝlosilajn rompojn sur la kampoj de komputa povumo, dateno kaj algoritmo por ke artefarita inteligento pli bone fortigu diversajn industriojn.

Li esperis, ke Pekino disvolvos plenajn avantaĝojn, okupos gvidan lokon en disvolvado de novkvalitaj produktivaj fortoj kaj ludos gvidan rolon de demonstrado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree