Monda Mediata Dialogo okazis en Ĉikago
Ĝoja Publikigita: 2024-03-14 20:04:32

Okazis en la Universitato de Ĉikago, Usono, merkrede laŭ la loka tempo Monda Mediata Dialogo "Ĉinio en Printempo", ĉeforganizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kunlabore de Filio de Ĉina ĝenerala Komerca Asocio en Ĉikago. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la ĈKG, kaj Xie Feng, ĉina ambasadoro al Usono, faris respektive salutojn per video. Ĉeestis usona eksa ambasadoro al Ĉinio Max Baucus kaj aliaj gastoj el usonaj rondoj politikaj, komercaj kaj akademiaj, kaj ili faris profundajn interŝanĝojn pri la ĉeftemo "investi Ĉinion kaj dividi disvolvon".

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la ĈKG

Shen Haixiong diris, ke sekve de alveno de la printempo, sukcesis la jaraj sesioj de la 14a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj la 14-a Nacia Popola Kongreso. Celante altkvalitan disvolvon de ĉina ekonomio, prezidanto Xi Jinping substrekis ŝlosilan ideon "novkvalitaj produktivaj fortoj". Kaj "forte antaŭenigi konstruadon de moderniga industria sistemo kaj rapidigi disvolvon de novkvalitaj produktivaj fortoj" estas enlistigita kiel la unua de la dek gravaj taskoj de la ĉina registaro en la kuranta jaro. Laŭ tutmonda publikopinio lanĉita de la ĈKG, 93,1% da mondaj enketitoj opinias, ke la ĉina ekonomio havas fortan flekseblecon, fortan potencialon kaj grandan potencialon, tial nepre ne preterlasu "Ĉinion kun plenaj oportunoj", kaj la sekva "Ĉinio" ankoraŭ restas Ĉinio!

 Xie Feng, ĉina ambasadoro al Usono

Xie Feng diris, ke tra la "fenestroj de la du sesioj" la mondo perceptis la viglan tajdon de printempo de ĉina altkvalita disvolvo, atendas dividi la grandajn dividendojn el ĉina modernigo, kaj ĝenerale opinias, ke brakumi Ĉinion ĝuste brakumas oportunojn kaj investi Ĉinion ĝuste investas la estonton.

Max Baucus, usona eksa ambasadoro al Ĉinio 

Max Baucus diris, ke la Monda Mediata Dialogo de la ĈKG kreis ŝancon por konstruiva dialogo inter Usono kaj Ĉinoi kaj ludis ege gravan rolon.

La ĉeestantoj disvolvis varme diskutojn pri ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono, edukaj interŝanĝoj, oportunoj en la ĉina merkato, perspektivo de industrioj ktp. kaj unuanime laŭdis la brilan perspektivon de altkvalita disvolvo de ĉina ekonomio kaj antaŭvidis vastan spacon por ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree