Serĉante "absolutan sekurecon" jara raporto de NATO montris penson de Malvarma Milito
Selena Publikigita: 2024-03-15 16:33:06

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), Jens Stoltenberg ĵaŭde prezentis la jaran raporton 2023 de NATO en ĝia ĉefstabejo en Bruselo.

La raporto diris, ke la totala milita elspezo de NATO en la lasta jaro estis taksita je proksimume 1,1 duilionoj da usonaj dolaroj, kaj defenda elspezo en Eŭropo kaj Kanado pliiĝis je senprecedence alta 11%.

2024 markas la 75-an datrevenon de la fondiĝo de NATO. Aliancanoj de NATO jam subskribis kontraktojn de defenda industrio valorantajn je miliardoj da usonaj dolaroj, kaj du trionoj de tiuj aliancanoj estas atenditaj atingi aŭ superi la celon "investi 2% de la malneta enlanda produkto en defendon". "

La raporto ankaŭ bonvenigis Finnlandon kaj Svedion aliĝi al NATO, emfazante, ke NATO ankoraŭ alfrontas serion da aliaj sekurecaj minacoj, inkluzive de terorismo, retatakoj kaj klimata ŝanĝiĝo.

Eŭropaj amaskomunikiloj montris, ke Usono fariĝis la plej granda profitanto, ĉu la eŭropaj aliancanoj de NATO pliigas monsubtenon al Ukrainio, ĉu ili pliigas defendajn elspezojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree