Ĉinio kritikis usonan ŝaradon de libera esprimo en nova raporto
Ĝoja Publikigita: 2024-03-15 12:15:28

La Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj publikigis novan raporton ĵaŭde, en kiu la ministerio kritikis Usonon pro ĝia retoriko pri libereco de paroloj, ĉar estas sufiĉe registritaj ĝiaj atencoj al libereco de paroloj enlande kaj eksterlande.

Inkludinte nombron da publikopiniaj enketoj kaj mediataj raportoj, la raporto konstatis, ke libereco de esprimo en Usono estas ne inda je sia nomo, dum Usono manipulas liberecon de esprimo en la lando kaj aliaj landoj.

La raporto enlistigis subpremon de Usono al TikTok kiel atencon al libereco de paroloj, samtempe merkrede la Ĉambro de Reprezentantoj pasigis leĝprojekton, kio eble kaŭzos malpermeson al TikTok.

La raporto diris, ke kelkaj usonaj organizoj pri libera esprimo frue montris, ke la potenciala malpermeso de TikTok kaŭzos seriozan influon al libera esprimo sur diĝita kampo, kio atencis la rajtojn de la usona popolo laŭ la Unua Amendo.

La Ministerio de Eksteraj Aferoj diris ankaŭ, ke Usono manipulas liberecon de paroloj en aliaj landoj por konservi sian hegemonion.

La raporto diris, "Sur la internacia scenejo, Usono vane provis daŭre paroli por ĉiuj, malhelpi demokratiigon de internaciaj rilatoj per hegemoniaj praktikoj, detrui internacian medion de publika opinio per nigrigaj kampanjoj kaj trompi la internacian komunumon per membeligaj imagoj kaj pompaj frazoj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree