Flughavenoj bonvenigis unuan aron da pasaĝeroj post efektivigo de politiko de sendeviga vizo por ses landoj
Selena Publikigita: 2024-03-15 12:39:23

Ekde la 14a de marto, Ĉinio komencis provi politikon de libera vizo al loĝantoj de Svisio, Irlando, Hungario, Aŭstrio, Belgio kaj Luksemburgio kun normalaj pasportoj. Ĉirkaŭ je la 5a horo matene de tiu tago, ĉefaj flughavenoj de Pekino kaj Chongqing sinsekve bonvenigis la unuan aron da pasaĝeroj post la efektivigo de la politiko.

Laŭ regularo, de la 14-a de marto ĝis la 30-a de novembro 2024, Ĉinio provis politikon de libera vizo al loĝantoj kun normalaj pasportoj el la menciitaj ses landoj. Homoj kun normalaj pasportoj el tiuj ses landoj, kiuj venas al Ĉinio por komerco, turismo, vizito al parencoj kaj amikoj kaj transiro dum ne pli ol 15 tagoj, povas eniri en Ĉinion sen vizo. Homoj el la menciitaj landoj, kiuj ne konformas al la kondiĉoj por sendeviga vizo, ankoraŭ bezonas peti vizon antaŭ ol veni al Ĉinio.

Ĝis komenco de marto, Ĉinio kun 157 landoj subskribis interkonsentojn pri reciproka plenumado de libera vizo, kovrantajn malsamajn specojn de pasportoj, kaj kun 44 landoj atingis interkonsentojn aŭ aranĝojn pri simpligo de proceduroj de vizo.

Ĉirkaŭ je la 4a horo ĵaŭde matene, la flugo HU492 de Bruselo al Pekino alvenis al la Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno. Pli ol 50 turistoj, kiuj konformas al la postulo de senviza aliro, eniris en la landon. Unu horon poste, flugo CA436 de Budapeŝto al Chongqing alvenis al Chongqing-a Jiangbei-a Internacia Flughaveno. 26 pasaĝeroj el Hungario kaj Aŭstrio eniris en la landon tra Chongqing-a Haveno. Inter ili, 11 konformaj al postulo de la senviza politiko, fariĝis membroj de la unua aro de eksterlandaj turistoj, kiuj ĝuis avantaĝojn de ĉi tiu senviza politiko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree