Ĉinio kaj Angolo prigravigis rilatojn
Ĝoja Publikigita: 2024-03-15 20:42:08

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj angola prezidento Joao Lourenco faris interparolon vendrede en Pekino.

Ili anoncis eskaladon de la dulandaj rilatoj al ampleksa strategia kunlabora partnereco.

Xi montris, ke en la pasinta jaro la du landoj komune celebris la 40-an datrevenon de la establigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. La rilatoj inter Ĉinio kaj Angolo eltenis elprovon de ŝanĝiĝo de internacia situacio kaj vere donis bonon al la du popoloj. Alfrontante la nunan ŝanĝiĝeman kaj tumultan mondon, la du landoj devas daŭrigi tradician amikecon, fortigi unuiĝon kaj kunlaboron, firme subteni unu la alian por realigi komunan disvolvon. Ĉinio subtenas Angolon protekti sian ŝtatan suverenecon kaj sekurecon, disvolvi interesojn, esplori modernigan vojon konforman al sia propra stato kaj realigi disvolvon kaj reprosperon de la lando, volas kune kun Angolo fortigi interŝanĝojn de spertoj pri regado, levigi nivelon de la duflankaj strategiaj rilatoj kaj man-en-mane akceli propran modernigan procezon.

Lourenco diris, ke "Ni publikigis hodiaŭ komunan deklaron anoncante fondi ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter Angolo kaj Ĉinio, kio sufiĉe montras la decidemon de la du flankoj pri sindediĉo al profundigo de la dulandaj rilatoj. Angolo atendas kune kun Ĉinio akceli la dulandajn rilatojn kontinue akiri pli da fruktoj."

Post la interparolo, la du ŝtatestroj komune atestis subskribon de dokumentoj pri dulandaj kunlaboroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree