Ĉina reprezentanto al UN eksplikis ĉinajn opiniojn pri homaj rajtoj
Ĝoja Publikigita: 2024-03-16 16:17:46

Chen Xu, ĉina konstanta reprezentanto al la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, eksplikis ĉinajn atingojn kaj starpunktojn pri homaj rajtoj dum la 55-a sesio de la Konsilio de la UN pri Homaj Rajtoj vendrede.

Chen substrekis, ke Ĉinio kontinue partoprenas en monda homrajta regado kaj akcelas internacian dialogon kaj kunlaboron ĉiflanke.

Li emfazis, ke Ĉinio iniciatas egalan atenton kaj ekvilibran akceladon de ĉiuj homrajtaj kategorioj, aparte substrekante rajtojn ekonomian, socian kaj kulturan, ankaŭ rajton por disvolvo.

Li ankaŭ menciis la nunan disvolvon de tutproceza popola demokratio kaj registaran promeson por respekti kaj protekti homajn rajtojn en diversaj aspektoj, inkluzive de leĝdono, leĝplenumo, justico kaj observe de leĝo.

Chen diris, "Ĉinio pretas labori kun ĉiuj partioj por kontinua strebado al realigo de la celo 'ĝui homajn rajtojn por ĉiuj' ".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree