Publikopinio de CGTN: “Usonstila Demokratio” estas malsana
Ĝoja Publikigita: 2024-03-16 18:34:05

Kvankam Usono longtempe sin laŭdis "la plej bona studento" de demokratio, tamen laŭ rezultoj de enketo fare de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Renmin-Universitato de Ĉinio danke al la Esplora Instituto pri Internacia Komunikado en Nova Epoko, 71,1% de mondaj enketitoj kredas, ke la usona politika sistemo funkcias rekte kontraŭ la kerna ideo de demokratio, kaj 70,4% de respondantoj oponas kontraŭ tio, ke Usono estas "modelo de demokratio", male, ili opinias, ke "usonstila demokratio" estas "malsana demokratio".

"Usonstila demokratio" estas reduktita al ilo de mono

La esenco de demokratio estas, ke popolo posedas suverenecon. Tamen, Usono, kiu sin nomas "lumturo de demokratio", lumigas per demokratio riĉajn minoritatojn. En la enketo, pli ol 80% (80,2%) de mondaj enketitoj konsideras, ke la elekta sistemo de "unu persono, unu balotilo" devas esti grava trajto de la "usonstila demokratio". Tamen, inter ili 72,5% trovis, ke fakte estas memorita la volo de la popolo nur dum elektado, post la elektado la volo estas forgesita de politikistoj.

74,5% de respondantoj en la enketo kredas, ke la "usonstila demokratio" inklinas al servado al malmultaj riĉuloj, sed ne la publiko. Kaj 68% diras, ke la "usonstila demokratio" estas ludo de riĉuloj sur bazo de kapitalo.

"Lukto inter azeno kaj elefanto" disŝiras socion

La "usonstila demokratio" ne nur malsamas al la nocio de demokratio, sed ankaŭ malfacile realiĝas en praktikoj. Tiel nomataj "politikoj de interregado kaj balanciĝo", kiujn Usono ĉiam fanfarone gloras, jam estis reduktita al "politikoj de vetoo" dum la lukto kaj konflikto inter la Demokratia kaj Respublika Partioj. Laŭ datenoj, nur 24,8% de mondaj respondantoj interkonsentas, ke kunlaboro estas pli multa ol konfrontiĝo inter la du partioj en Usono. Kontraŭe, 85% de enketitoj diras, ke batalo inter la partioj en Usono intensigis dividon en la usona socio, kaj 84,5% kredas, ke tio pliakrigis seriozajn difektojn en usona politika sistemo.

Misfunkcia regado deŝiras figfolion de "usonstila demokratio"

La "usonstila demokratio" povas malfacile garantii socian egalecon en praktikoj, kaŭzante plimalboniĝon de misfunkcia regado en Usono. En la enketo 77,5% de mondaj respondantoj kredas, ke fendo inter riĉuloj kaj malriĉuloj en Usono daŭre vastiĝis. 85,6% diris, ke usona nuna politiko malsukcese solvas problemojn de pafila perforto. 74,3% konsideras, ke la plimalboniĝas epidemio de narkotaj drogoj, kaj 77,1% perceptas, ke ekzistas sistema racia demokratio en Usono.

"Libereco de esprimo" ne indas nomon

Libera esprimo estas la marko de la "usonstila demokratio", sed la "marko" fakte servas al financaj interesoj kaj partiaj politikoj. Laŭ la enketo, 88,6% de enketitoj kondamnas, ke partaj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj prenis avantaĝon de truoj en la demokratia sistemo por disvastigi falsajn informojn. 65,2% de respondantoj kredas, ke la usonaj amaskomunikiloj deklaras, ke ili estas sendependaj de politikoj kaj servas al libereco kaj vero, tamen fakte ili servas al specialaj interesaj grupoj. Kaj 92% de mondaj respondantoj diras, ke raportoj de usonaj mediatoj ne estas objektivaj kaj justaj, kaj 84,1% kredas, ke usonaj amaskomunikiloj apenaŭ havas fidindecon kaj malsukcese akcelas demokration kaj liberecon en la socio.

Sume 39 315 respondantoj el 32 landoj tra la mondo partoprenis en tri mondaj enketoj, inkluzive de la enketo "Impreso pri Usono". Respondantoj devenas de evoluintaj landoj kiel Usono, Germanio, Francio, Japanio, Singapuro kaj Hispanio, kaj ankaŭ de evoluantaj landoj kiel Sud-Afriko, Niĝerio, Brazilo, Hindio, Indonezio kaj Argentino.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree