Ekskluziva intervjuo al Denis Sassou-Nguesso, prezidento de Kongo (Brazavilo)
Shanshan Publikigita: 2024-03-16 17:52:34

Okaze de la 60-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kongo (Brazavilo), kongola (Brazavilo) prezidento Denis Sassou-Nguesso akceptis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo en la ĉefurbo Brazavilo. Li vizitis Ĉinion 16 fojojn en 60 jaroj kaj atestis per siaj propraj okuloj la tertremantajn ŝanĝojn de Ĉinio, li omaĝis la disvolviĝon de Ĉinio. Citinte brazavilan kablo-ponton kaj Nacian Ŝoseon 1, li laŭdis la infrastrukturan konstruan kunlaboron inter la du landoj pro tio, ke ili profitigas la vivtenon de lokaj popolanoj, kaj la komuna konstruado de la iniciato "Zono kaj Vojo" alportis realajn disvolvajn ŝancojn al Afriko. Refutante la tiel nomatan "novkoloniismon" en la okcidentaj landoj, li diris, ke la "koloniisto" neniel estas Ĉinio sed aliaj. La nova Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro estas okazonta, kaj li atendas porti la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko al pli alta nivelo. Li ne nur persone rekomendis lokajn vidindaĵojn kaj vojaĝliniojn, sed ankaŭ esperis, ke pli da ĉinaj turistoj vizitos Kongon (Brazavilo) estonte.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree