Laŭ industria indico publikigita de la Ŝtata Poŝta Buroo, ĉina ekspresa sektoro grande ekspansiis dum la periodo de januaro kaj februaro, kio markis bonan komencon en 2024.
Laŭ la buroo, la ekspresa disvolva indico estis 329,6 en la unuaj du monatoj de 2024, pli je 26,7% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.
La indico estas kompilita sur la bazo de dateno el ĉefaj loĝistikaj firmaoj pri ekspresaj servoj. Ĝi refleksas la ĝeneralajn komercajn aktivadojn kaj tendencojn de la landa ekspresa sektoro.