Xi gratulas Putin pro reelektIĝo kiel rusa prezidento
Yu Publikigita: 2024-03-18 17:11:34

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde gratulis Vladimir Putin pro lia reelektiĝo kiel rusa prezidento.

Xi diris en sia gratula mesaĝo, ke en la pasintaj jaroj, la rusa popolo unuanime venkis defiojn kaj konstante progresis sur la vojo de nacia disvolviĝo kaj revigligo, kaj ke la reelektiĝo de Putin plene montras la subtenon de la rusa popolo al li. Xi esprimis kredon, ke sub la gvidado de Putin, Rusio certe akiros pli grandajn atingojn en disvolvado kaj konstruado de la lando. Xi aldonis, ke la ĉina flanko atribuas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉina-rusaj rilatoj kaj volas konservi striktan komunikadon kun Rusio por antaŭenigi ĉina-rusan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo en la nova epoko al daŭra, sana, stabila kaj profunda disvolviĝo, profitigante ambaŭ landojn kaj iliajn popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree