Laŭ datumoj lunde publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo, la valor-aldona industria produkto de Ĉinio, grava ekonomia indikilo, kreskis je 7 procentoj dum januaro kaj februaro de 2024.
Laŭ la Nacia Statistika Buroo, la kresko akceliĝis je 0,2 procentpunktoj kompare kun decembro 2023.
La industria produkto pliiĝis je 0,56% en februaro kompare kun la antaŭa monato.