Proparolanto de la Nacia Statistika Buroo diris lunde, ke Ĉinio havas kondiĉojn atingi sian tutjaran kreskan celon de ĉirkaŭ 5% por 2024 per pli fortaj klopodoj.
Proparolando de la Nacia Statistika Buroo, Liu Aihua, diris en gazetara konferenco pri rezulto de ekonomia disvolviĝo de la lando en la unuaj du monatoj de 2024, ke kvankam la medio por ekonomia disvolviĝo restas kompleksa kaj severa, la fundamentoj de la ĉina ekonomio daŭre pliboniĝis, kaj la pozitivaj faktoroj pelantaj ekonomian renormaliĝon akumuliĝas kaj plifortiĝas.
Liu diris, ke la ĉina ekonomio havis bonan komencon en la periodo de januaro kaj februaro kun multaj indicoj konservantaj bonan tendencon, kio starigis bonan fundamenton por tutjara kresko.
Ŝi menciis pozitivajn faktorojn kiel pli viglan fluadon de ekonomiaj faktoroj kiel homoj kaj varoj, pli grandan merkatan vivecon kaj rapidan kreskon de novaj specoj de konsumado.
Liu ankaŭ anticipis, ke la subtenaj politikoj de la registaro ludos pli grandan rolon en ekonomia renormaligo, inkluzive de grandskala ekipaĵa renovigo, revendo de konsumaĵoj kaj emisio de ultralongaj specialaj fiskaj obligacioj.