Simpozio okazigita por studi paroladon de Xi pri tajvan-rilata laboro
Yu Publikigita: 2024-03-18 17:47:37

Simpozio okazis en Pekino por studi lastatempan parolon pri tajvan-rilata laboro faritan de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La Simpozio estis okazigita de la Oficejo pri Tajvana Laboro de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Oficejo pri Tajvana Laboro de la Ŝtata Konsilio, kune kun la Centra Komitato de la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Centra Komitato de la Tajvana Demokratia Memregada Ligo, kaj la Ĉina Federacio de Tajvanaj Samlandanoj.

La simpozio diris, ke la parolado, farita de Xi en komuna grupa kunveno dum la dua sesio de la 14a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco la 6an de marto, montris la direkton por Tajvan-rilata laboro.

La parolado eksplikis la bazajn taskojn, ŝlosilajn prioritatojn, kaj politikojn kaj rimedojn koncernajn al Tajvan-rilata laboro en novaj cirkonstancoj, kaj ankaŭ liveris la fundamentan gvidlinion por koncernaj laboroj, laŭ la simpozio.

La simpozio alvokis klopodojn fidele studi kaj efektivigi gvidajn principojn de la grava parolado kaj konservi la iniciaton kaj kapablon por konduki transmarkolajn rilatojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree