De januaro ĝis februaro ĉi-jare, ĉina-eŭropa kargotrajno faris entute 2 928 vojaĝojn kun senditaj 317 000 normaj konteneroj da varoj, pliiĝante je 9% kaj 10% respektive kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
Kiel ĉefa projekto kaj marko de la iniciato Zono kaj Vojo, ĉina-eŭropa kargotrajno daŭre disvolviĝis en la lastaj jaroj, malfermante novajn tervojajn transportajn kanalojn kaj novajn pontojn por eŭrazia ekonomia kaj komerca kunlaboro. De kiam la unua ĉina-eŭropa kargotrajno estis sukcese lanĉita en 2011, post pli ol 10 jaroj da esplorado kaj disvolviĝo, la totalaj vojaĝoj de ĉina-eŭropa kargotrajno superis 85 000, atingante 219 urbojn en 25 eŭropaj landoj, konstruante sekuran kaj glatan industrian ĉenon kaj provizĉenon en turbula mondo.