Programo pri Ĉina-Usona Junulara Interŝanĝo okazis en Pekino
Lucia Publikigita: 2024-03-19 17:40:13

Programo pri Ĉina-Usona Junulara Interŝanĝo okazis lunde en Pekino, kun ĉeestantoj inkluzive de prezidanto de Ĉina Komunikila Groupo (ĈKG) Shen Haixiong kaj Dick Muri, urbestro de Steilacoom en Ŝtato Vaŝingtono.

La evento, nomata kiel "Amikoj venantaj de malproksime", estis kune organizita de ĈKG kaj la Usona-Ĉina Junulara kaj Studenta Interŝanĝa Asocio. Ĝi estis parto de interŝanĝa programo, kiu sendos 50 000 usonajn adoleskantojn al Ĉinio por studado.

Shen diris, ke ĉi-jaro markas la 45-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Shen diris, ke li kredas, ke per ĉi tiu interŝanĝa vizito, la studentoj povas observi Ĉinion de proksime per siaj propraj okuloj, aŭskulti Ĉinion per siaj oreloj kaj sperti la ĉarmon de ĉina kuirarto per siaj propraj langoj. Li ankaŭ esprimis la deziron de pli rekta kaj pli profunda kompreno kaj sperto.

 

https://news.cgtn.com/news/2024-03-18/China-U-S-Youth-Exchange-Program-held-in-Beijing-1s4OlqSEH0Q/p.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree