Ĉina Tibeto akceptis pli ol 3,2 milionojn da turistoj en unuaj du monatoj
Yu Publikigita: 2024-03-19 17:46:38

La Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio akceptis pli ol 3,2 milionojn da turistoj en la unuaj du monatoj de ĉi tiu jaro, pli multe je 120,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, laŭ lokaj aŭtoritatoj.

Kompare kun la lasta jaro, la turisma sektoro de la regiono vidis fortan kreskon de 159,4%, enspezante preskaŭ 3,27 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 460 milionojn da usonaj dolaroj) dum la periodo, laŭ la regiona kultura kaj turisma departemento.

Ĉi-jare, la Tibeta Novjaro koincidis kun la Printempa Festo, aŭ la luna novjaro, kun ambaŭ falantaj la 10an de februaro. Dum la ok-tagaj ferioj de la Printempa Festo, Tibeto bonvenigis proksimume 2,04 milionojn da vizitantoj.

La vintra turismo de la regiono profitis de favoraj politikoj, kiel rabatitaj hotelaj tarifoj kaj senpaga vizito al multaj turismaj vidindaĵoj, kiuj estis validaj de novembro 2023 ĝis la mezo de marto ĉi-jare. Ĉi tiuj rimedoj stimulis lokan turisman kreskon dum ĉi tiu periodo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree