Ĉina ĉefministro Li Qiang urĝis plenajn klopodojn por certigi stabilan provizadon de greno kaj gravaj agrikulturaj produktoj.
Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en instrukcioj pri printempa agrikultura produktado kaj ankaŭ pri prevento, redukto kaj mildigo de katastrofoj
Li diris, ke lokaj registaroj devas esti plene preparitaj por la printempa plugado, kaj doni pli grandan politikan subtenon kaj teknikan gvidadon por agrikultura produktado. Li ankaŭ emfazis la bezonon certigi taŭgan provizadon de agrikulturaj materialoj.
Li rimarkigis, ke ĉi tiuj klopodoj celas helpi la landon atingi plian riĉan rikolton kaj firme subteni altkvalitan socian kaj ekonomian disvolviĝon.