De kie venas “tendenco” de ekonomia renormaliĝo de Ĉinio?
Yu Publikigita: 2024-03-19 20:19:05

Lastatempe multaj alilandaj kompanioj estis optimismaj pri la dinamiko de la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio. De kie venas ĉi tiu "tendenco"? La respondo kuŝas en la lastatempa ekonomia rezulto de Ĉinio en januaro kaj februaro.

Rilate al konsumo, de januaro ĝis februaro 2024, la totala sumo de detala vendado de konsumvaroj pliiĝis je 5,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kio reflektas plifortigon de konsuma dinamiko. Ĉinio nun komencis pliajn grandskalajn rimedojn por renovigi aparatojn kaj revendi konsumvarojn. Kun la profundigo de altkvalita disvolviĝo, renovigo de aparatoj kreos grandegan merkaton de pli ol kvin duilionoj da juanoj jare.

Samtempe, novaj punktoj de konsuma kresko kiel ĉina modo, inteligentaj elektraj hejmaj aparatoj, distrado kaj turismo aldonis novan impulson al la kresko de enlanda postulado kaj malfermis novan spacon por alilandaj kompanioj.

La reboniga tendenco de ekonomio ne povas realiĝi sen la fortika noviga motoro. Laŭ la datumoj de la unuaj du monatoj, la produktado de 3D-printiloj, ŝargaj stacioj kaj elektronikaj komponentoj pliiĝis je pli ol 40% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Investo en la altteknologia industrio pliiĝis je 9,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kio enkorpigas la endogenan forton, kiu rezultas el la konvertiĝo de malnova kaj nova motoroj.

La disvolviĝo de la "novaj bonkvalitaj produktivaj fortoj" nun fariĝis grava ŝlosilvorto en la ĉina ekonomio. En la ĉi-jara laborraporto de la registaro, la "aktiva modernigo de la industria sistemo kaj akcelita disvolviĝo de novaj bonkvalitaj produktivaj fortoj" estas ĉefaj prioritatoj. Precipe, la uzo de novaj rimedoj de produktado kiel la industria interreto akcelis la optimumigon de la fabrikadaj procezoj.

La novigado de Ĉinio altiris grandan nombron da alilandaj kompanioj al Ĉinio. En januaro 2024, entute 4 588 novaj kompanioj kun alilanda kapitalo estis fonditaj en Ĉinio, pli multe je 74,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La investoj de okcidentaj progresintaj landoj en Ĉinio pliiĝis evidente, kun 25-obla kaj 11-obla pliigo de investoj el Francio kaj Svedioj respektive.

En la unuaj du monatoj de ĉi tiu jaro, la importado kaj eksportado de Ĉinio pliiĝis je 8,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kun pozitiva kresko de importado kaj eksportado. La relative rapida kresko de ĉina ekstera komerco forte stimulas tutmondan komercon kaj ekonomian renormaligon.

Nun estas ankoraŭ multaj eksteraj malstabilaj kaj necertaj faktoroj. La bazo por la ekonomia renormaligo de Ĉinio ankoraŭ devas esti plifortigita. Kun la kresko de diversaj favoraj faktoroj kaj kun la viveco de la granda ĉina merkato kaj la kuraĝa spirito de entreprenoj, la ĉina ekonomio kapablas atingi la jaran celon kaj akceli la tutmondan ekonomion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree