Ekologia ŝanĝiĝo en Yundang-lago
Mirinda Publikigita: 2024-03-19 16:35:52

Observi birdojn estas hobio de multaj homoj. En la urbo Xiamen estas konata observejo de birdoj, kie amasiĝas malgrandaj blankaj ardeoj kaj estas ofte vizitata skolopoj, ruĝbrustaj merganasoj, kiuj estas malofte vidataj. La “birda paradizo” estas Yundang-lago.

La Yundang-lago situas en okcidenta parto de la insulo Xiamen en Fujian-provinco kaj iam estis natura haveno. En la 70aj jaroj de la pasinta jarcento, kaŭze de malforta interŝanĝa kapablo de akvoj kaj disvolviĝo de fabrikoj ĉirkaŭ la lago, grandkvanto da industria kaj viva poluciita akvo eniris en la lagon kaj serioze poluciis la akvojn.

En la 1980aj jaroj, la registaro de Xiamen komencis reformi la ekologian staton de la lago por solvi la malfacilon. Estis fermitaj aŭ translokigitaj pli ol 100 poluciaj entreprenoj ĉirkaŭ la lago, okazis grandskala senŝlimigo, estis konstruitaj parkoj, paseoj ĉirkaŭ la lago kaj insulo ĉe centro de la lago.

Post 30-jara ekologia rekonstruado, nun la akvokvalito de la lago evidente pliboniĝis, senĉese multiĝis biodiverseco kaj la mangrovo fariĝis paradizo por malgrandaj blankaj ardeoj kaj aliaj birdoj. En 2021, ekologia rekonstruado de Yundang-lago estis publikigita en la forumo de la 15a Konferenco de Subskribintoj de la Biodiverseca Konvencio de la UN kiel ekzemplo de teritoria utiligo de Ĉinio.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree