Ĉefpaĝo Lucis Studio

Novaj bonkvalitaj produktivaj fortoj aldonas novan impulson al altkvalita disvolviĝo

Qiujieming Publikigita:2024-03-20 09:50:55

Lastatempe, “novaj bonkvalitaj produktivaj fortoj” fariĝis la plej populara vortogrupo. Kun novigo kiel la ĉefa rolo, ĝi signifas altnivelan produktivan forton, kiu estas elliberigita de tradicia ekonomikreska maniero kaj produktforta disvolva vojo, prezentas altteknologion, altan efikecon kaj altkvalitecon, kaj kongruas kun la nova disvolva koncepto.

Novaj bonkvalitaj produktivaj fortoj estas akcelataj de revoluciaj teknologiaj trarompoj, novigema distribuado de produktfaktoroj kaj profunda industria transformiĝo kaj novigado.

Por konformiĝo al la tendenco de nova teknologia revolucio kaj industria transformiĝo kaj antaŭenigo de ĉina modernigo kaj altkvalita disvolviĝo, Ĉinio proponas akceli la formadon de novaj bonkvalitaj produktivaj fortoj, antaŭenigi sciencan kaj teknologian novigon, turni novigajn atingojn en industrian kinet-energion, transformi kaj plibonigi tradiciajn industriojn, disvolvi kaj plifortigi emerĝantajn industriojn kaj mapi kaj konstrui estontajn industriojn.

En la lastaj jaroj, la ekonomio de Ĉinio en diversaj kampoj kiel industrio, agrikulturo kaj serva industrio fariĝis ĉiam pli prosperaj, kaj evidentaj progresoj estis faritaj en kampoj kiel nova energio, industriaj robotoj kaj kvantuma komputado. Pri tio, Shahamak Rezaei, direktoro de la dana pensfabriko Centro por Scienco kaj Komerca Diplomatio, esprimis siajn opiniojn.

Inter multaj emerĝantaj teknologioj, artefarita inteligenteco estas konsiderata kiel la kerna forto de nova teknologia revolucio kaj industria transformiĝo. Nuntempe, la skalo de la kerna industrio de artefarita inteligenteco de Ĉinio atingis 500 miliardojn da juanoj, kaj la nombro da kompanioj superas 4 400. John Kelly, vicprezidanto de la Konsum-Elektronika Asocio de Usono, esprimis siajn opiniojn.