Klaĉoj de iuj okcidentaj politikistoj ne povas malhelpi disvolviĝon de Honkongo
Yu Publikigita: 2024-03-20 20:48:16

Kiel atendite, post kiam la Honkonga Leĝdona Konsilio unuanime aprobis la Regulojn pri Protekto de Nacia Sekureco, sukcese finante la leĝdonon de Artikolo 23 de la Baza Leĝo de Hongkongo la 19an de marto, la Eŭropa Konsilio, brita ministro pri eksterlandaj aferoj David Cameron kaj aliaj okcidentaj politikistoj elsaltis kaj atakis Honkongon, ke la nova leĝdono "intensigos la erozion de libereco".

Kial necesas la leĝdono pri nacia sekureco? Kion ĝi signifas por Honkongo? Fronte al faktoj, ĉi tiuj malicaj akuzoj estas tute senbazaj. Iuj en Okcidento faris nur rutinajn politikajn prezentadojn.

Ĝis nun oni ankoraŭ povas profunde kompreni la neceson de leĝdono pri nacia sekureco, kiam oni rememoras la tumultojn de “honkonga sendependeco” dum la okazaĵo pri revizio de reguloj pri forkurintoj. En 2020, la Leĝo pri Protekto de Nacia Sekureco por Honkongo estis promulgita, fariĝante stabiligilo de la prospero en Honkongo. Pli ol tri jaroj pasis, kaj Honkongo iris de kaoso al regado kaj de regado al prospero. Tamen naciaj sekurecaj defioj, kiujn ĝi alfrontas, estas ankoraŭ kompleksaj kaj severaj. La Leĝo pri Protekto de Nacia Sekureco por Honkongo kaj aliaj ekzistantaj leĝoj en la speciala administracia regiono ankoraŭ ne sufiĉas por amplekse trakti diversajn kondutojn kaj agojn, kiuj eble endanĝerigos nacian sekurecon. La adopto de Reguloj pri Protekto de Nacia Sekureco estas organike ligita kun la validiĝinta Leĝo pri Protekto de Nacia Sekureco por Honkongo, plenigante la mankojn en la konservado de nacia sekureco en Honkongo, kaj vere certigante la longtempan stabilecon de Hongkongo.

Iuj en Okcidento parolas pri tiel nomataj "rajtoj" kaj "libereco". Homoj volas demandi, se ne ekzistas baza sekureco, de kie venas "rajtoj" kaj "libereco"? Preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo donas gravecon al sekureca leĝdono. Okcidentaj landoj kiel Usono, Britio, Francio, Germanio, Kanado kaj Aŭstralio havas rigorajn leĝojn pri nacia sekureco, kun 21 leĝoj en Usono kaj 14 en Britio. Kiel ĝi fariĝis influo sur "rajtojn" kaj "liberecon" en la Honkonga Speciala Administracia Regiono de Ĉinio? La retoriko de iuj okcidentaj politikistoj estas tiel hipokritaj kun duoblaj normoj.

La reguloj klare rigardas respekton kaj protekton de homaj rajtoj kiel gravan principon, protektas la rajtojn kaj liberecojn kondiĉitajn en la Baza Leĝo, kaj koncernaj kondiĉoj de rilataj internaciaj konvencioj aplikeblaj al la speciala administracia regiono plu efikas. Evidente, ke la regularoj celas tre malgrandan nombron da kontraŭleĝaj krimuloj, kiuj minacas nacian sekurecon. Por la granda plimulto de honkongaj loĝantoj kaj internaciaj investantoj, la reguloj estas la "gardisto" de iliaj rajtoj kaj liberecoj, posedaĵoj kaj investoj.

La reguloj validas nur al kondutoj kaj agoj, kiuj endanĝerigas nacian sekurecon, sed ne al normalaj komercaj transakcioj kaj internaciaj interŝanĝoj, nek al ĝeneralaj komercaj disputoj kaj kriminalaj kazoj. Samtempe, la leĝdono ankaŭ plene konsideras la efektivajn bezonojn de Honkongo, certigante, ke la efektivigo de la reguloj ne influu la normalan funkciadon de komerca konsultado, merkata esplorado kaj aliaj agadoj, kaj ankaŭ la liberan fluadon de informoj. Fremdlandaj investantoj ne bezonas zorgi pri tio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree