Xi inspektas laboron de printempa terkultivado
Lucia Publikigita: 2024-03-20 17:37:10

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde eniris kampon por inspekti printempan terkultivadon kaj ĝian preparlaboron dum sia inspektado de la urbo Changde en la centra ĉina provinco Hunan.

Xi diris, ke bona printempa terkultivado kaj ĝia preparlaboro estas decidaj por certigi grenrikolton kaj manĝaĵan sekurecon,.

Xi notis, ke ĉiuj regionoj kaj departementoj devas difini siajn respondecojn, certigi sufiĉan areon de printempa semado, rafini printempan kampadministradon, certigi sufiĉajn agrikulturajn provizojn kaj plifortigi socialigitajn agrikulturajn servojn.

Li postulis pli fortajn klopodojn por profundigo de la integriĝo de altkvalitaj semoj, agrikulturaj metodoj, agrikulturaj maŝinoj kaj kampoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree