Ĉinio kaj Aŭstralio kune antaŭenigos stabilan disvolviĝon de strategia partnereco
Yu Publikigita: 2024-03-20 19:27:18

Ĉinio kaj Aŭstralio merkrede konsentis antaŭenigi la stabilan disvolviĝon de la duflanka ampleksa strategia partnereco per plifortigo de komunikado kaj pliigo de kunlaboro.

“Ĉina-aŭstraliaj rilatoj revenas al la ĝusta vojo, devas esti ne hezito, nek joro nek returno, kaj la duflankaj rilatoj devas antaŭeniri,” diris vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiam li okazigis la sepan Ĉina-Aŭstralian Diplomatian kaj Strategian Dialogon kun sia aŭstralia paralelulo Penny Wong.

“Tio kongruas kun komunaj interesoj de la du popoloj kaj ĝeneralaj atendoj de regionaj landoj,” diris Wang, kiu estas ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke la du landoj devas labori kune por starigi pli stabilan kaj pli fruktodonan strategian partnerecon, kaj ke ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la duflanka ampleksa strategia partnereco.

Wang diris, ke Ĉinio volas labori plu kun Aŭstralio por prepariĝi al altnivelaj interŝanĝoj, plene rekomenci kaj utiligi konsiliĝajn kaj dialogajn mekanismojn en diversaj kampoj, doni plenan ludadon al komplementaj avantaĝoj, solidigi kunlaboron en la kampoj de energio, mina industrio, agrikulturaj produktoj, ekspluati potencialon de kunlaboro en nova energio, cifereca ekonomio, verda disvolviĝo, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj, kaj plue grandigi la kukon de komunaj interesoj.

La aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke Aŭstralio ĝojas vidi rimarkindan progreson en duflankaj rilatoj en la lastaj jaroj, kaj volas plifortigi dialogon kaj komunikadon kun Ĉinio surbaze de reciproka respekto, saĝe trakti malkonsentojn, ekspluati komplementajn avantaĝojn, profundigi kunlaboron en ekonomio, komerco, kulturo kaj aliaj kampoj, antaŭenpuŝi duflankan ampleksan strategian partnerecon por stabila disvolviĝo, profitigi la du popolojn kaj akceli regionan pacon kaj disvolviĝon.

La du flankoj konsentis rekomenci kaj starigi dialogojn en diversaj kampoj, pliigi kunlaboron inter la departementoj de eksterlandaj aferoj, ekonomio kaj komerco, scienco kaj teknologio, edukado kaj leĝplenumo de la du landoj, kaj konsideras komenci dialogojn pri maraj aferoj.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree