Pli ol 85 000 vojaĝoj de ĉina-eŭropa kargotrajno estis faritaj, injektante novan impulson al eŭrazia divolviĝo
Lucia Publikigita: 2024-03-20 18:06:33

De januaro ĝis februaro ĉi-jare, ĉina-eŭropa kargotrajno faris entute 2 928 vojaĝojn kun senditaj 317 000 normaj konteneroj da varoj, pliiĝante je 9% kaj 10% respektive kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Kiel ĉefa projekto kaj marko de la iniciato Zono kaj Vojo, ĉina-eŭropa kargotrajno daŭre disvolviĝuis en la lastaj jaroj, malfermante novajn tervojajn transportajn kanalojn kaj novajn pontojn por eŭrazia ekonomia kaj komerca kunlaboro. De kiam la unua ĉina-eŭropa kargotrajno estis sukcese lanĉita en 2011, post pli ol 10 jaroj da esplorado kaj disvolviĝo, la totalaj vojaĝoj de ĉina-eŭropa kargotrajno superis 85 000, atingante 219 urbojn en 25 eŭropaj landoj, konstruante sekuran kaj glatan industrian ĉenon kaj provizĉenon en turbula mondo. 

Februare de la kuranta jaro, en la oka atendejo de Pekina Fervoja Stacio, la bretoj en vendejo kun areo de ĉirkaŭ 80 kvadrataj metroj pleniĝis je importitaj varoj de diversaj konataj markoj. Tio estas la unua butiko de varoj importitaj per ĉina-eŭropa kargotrajno en la fervoja stacidomo en la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei. La produktoj vendataj en ĉi tiu butiko ĉefe venas el landoj kaj regionoj laŭ la Zono kaj Vojo. Nun, la produktoj vendataj en ĉi tiu butiko estas importitaj al Ĉinio per ĉina-eŭropa kargotrajno, kiuj inkluzivas manĝaĵojn, kosmetikaĵojn, ĉiutagajn necesaĵojn, nutrajn kaj sanigajn produktojn, vojaĝajn kaj hejmajn produktojn ktp. Pli ol 1 000 produktoj en pluraj kategorioj. Sekvu min por rigardi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree