Tri generacioj kune protektas la riveron
Mirinda Publikigita: 2024-03-21 11:54:42

70jara Zhang Longxing estas ordinara loĝanto en la gubernio Zhongxian de la municipo Chongqing. Li ankaŭ servas kiel “popola river-estro” de la rivero Ruxi. En 2008 post multjara laboro en aliaj lokoj, Zhang Longxing revenis al hejmloko kaj trovis, ke la Ruxi-rivero ĉirkaŭ la hejmo malpuriĝis. 

Post efektivigo de la “riverestra mekanismo”, Zhang ekservis kiel “popola river-estro” kaj respondecas pri zorgado de parto de la rivero kun longeco de 1,5 km. Poste li stimulis siajn filon kaj nepon por kune patroli ĉirkaŭ la rivero. Dum multaj jaroj, la tri generacioj volonte purigis la rubaĵojn en kaj ĉirkaŭ la rivero kaj sub ilia klopodo, pli kaj pli multaj loĝantoj ĉe la rivero aliĝis al ilia agado kaj la Ruxi-rivero fariĝis konata bela rivero.

Nun Ĉinio havas pli ol 12 mil homojn servantajn kiel estroj de riveroj aŭ lagoj kaj estis establita la respondeca sistemo de zorgado kaj protektado de ĉiuj riveroj kaj lagoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree