Ĉinio liveros plu humanitaran helpon al Gazao
Yu Publikigita: 2024-03-21 18:51:15

Ĉina ambasadorejo en Egiptio diris merkrede en gazetara komunikaĵo, ke la ĉina registaro liveros plu humanitaran helpon al Palestino por malpezigi la humanecan krizon en Gazao.

Laŭ la ambasadorejo, Ĉinio jam liveris monhelpon al Gazao, kaj nun ĝi liveras du arojn da manĝaĵoj, medicinaj provizaĵoj kaj aliaj necesaj humanitaraj helpoj al la enklavo tra Egiptio.

La ambasadorejo diris, ke dum la islama sankta monato de Ramadano, Ĉinio intensigas klopodojn liveri manĝaĵojn al Gazao. Ĉina helpo de rizo atingos la egiptan havenon Said la 28an de marto kaj poste estos transportita al Gazao tra la transirejo Rafah.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree