Laŭ oficialaj rezultoj anoncitaj de la Centra Elekt-Komisiono(CEK) ĵaŭde, la nuna rusa prezidento Vladimir Putin gajnis la prezidentan elekton per 87,28% de la voĉoj.
Laŭ prezidanto de CEK, Ella Pamfilova, 76 277 708 voĉdonantoj balotis por Putin, kaj la balotkvanto fine atingis 77,49%..
Pamfilova diris, ke ekster Rusio, Putin gajnis plimultojn ĉe balotejoj en Usono, Germanio, Aŭstralio, Latvio, Estonio kaj Armenio. La ĉefo de CEK asertis, ke 388 791 rusoj voĉdonis en la elekto eksterlande.