Ĉefpaĝo Lucis Studio

Irlanda specialisto atendas, ke Ĉinio ludu aktivan rolon en tutmonda regado

Ema & Pan & Qiujieming Publikigita:2024-03-21 18:04:26

En la tria Internacia Forumo pri Demokratio: Komunaj Valoroj por la Homaro, okazigita merkrede, John Anthony Carty, irlanda specialisto pri internacia juro opinias, ke Ĉinio rekomendas la valorojn de paco kaj stabileco, kiuj estas allogaj por granda parto de Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko. Li opinias, ke Ĉinio havas la kapablon ludi aktivan rolon en tutmonda regado kaj estas tre optimisma pri tio.