Kiel ĉina-aŭstraliaj rilatoj povas eviti returnon?
Yu Publikigita: 2024-03-22 20:34:29

La vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi al Aŭstralio en marto estas konsiderata kiel plia paŝo al la rebonigo de ĉina-aŭstraliaj rilatoj.

Ĉi tiu jaro markas la dekan datrevenon de la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Dum la pasintaj 10 jaroj, la duflankaj rilatoj spertis leviĝon kaj falon. La radika kaŭzo estas, ke la eksa

aŭstralia registaro blinde agis kiel la "avangardo" de la usona strategio retenanta Ĉinion, adoptante malĝustajn politikojn al Ĉinio, kio malbonigis ĉina-aŭstraliajn rilatojn ekde 2018. Post kiam la nuna registaro de la Labor-Partio enoficiĝis en majo 2022, Aŭstralio reĝustigis sian politikon al Ĉinio, kaj duflankaj rilatoj komencis reboniĝi. En novembro 2022, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese dum la Pintkunveno de G20 kaj la du flankoj atingis gravan politikan konsenton pri akcelo de la plibonigo de duflankaj rilatoj. En novembro 2023, Albanese vizitis Ĉinion. Tio estis la denova vizito de aŭstralia ĉefministro al Ĉinio post 7 jaroj.

Dum la vizito de Wang Yi al Aŭstralio okazis kelkaj renkontiĝoj kaj konversacioj inter la du flankoj. La ĉina flanko resumis lecionojn kaj  spertojn en la disvolviĝo de duflankaj rilatoj en la lastaj jaroj kaj opiniis, ke ĉina-aŭstraliaj rilatoj nun revenis al la ĝusta vojo, do devas esti ne hezito, nek joro nek returno, kaj la duflankaj rilatoj devas antaŭeniri. La aŭstralia flanko diris, ke la aŭstralia-ĉinaj rilatoj ne devas esti difinitaj per diferencoj kaj malkonsentoj, kaj la du flankoj devas serĉi komunajn interesojn laŭeble.

Analizistoj atentigis, ke se Aŭstralio deziras atingi kungajnan rezulton kaj komunan disvolviĝon kun Ĉinio, ĝi devas fundamente ŝanĝi la strategion "sekvi Usonon por reteni Ĉinion" kaj antaŭenigi duflankajn rilatojn al pli alta nivelo sur ĉi tiu bazo.

Ekonomia kaj komerca kunlaboro estas la plej aktiva kaj vivplena motoro por la disvolviĝo de ĉina-aŭstraliaj rilatoj. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Aŭstralio por la 15a sinsekva jaro, funkciante kiel la plej granda eksporta celloko de Aŭstralio kaj plej granda fonto de ĝia importado. Kun plibonigo de politikaj rilatoj inter la du landoj, komerco inter Ĉinio kaj Aŭstralio fariĝis pli glata. Laŭ aŭstraliaj statistikoj, la totala sumo de varkomerco inter la du landoj atingis historian alton de pli ol 300 miliardoj da aŭstraliaj dolaroj en 2023, kreskante je 8,2% kompare kun la antaŭa jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree