Ĉina ambasadoro: Konstruema dialogo kaj kunlaboro ŝlosilaj al protekto de homaj rajtoj
Yu Publikigita: 2024-03-22 14:10:33

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio emfazis la bezonon antaŭenigi kaj protekti homajn rajtojn per konstruema dialogo kaj kunlaboro.

Dum la 55a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, Chen Xu akuzis la politikigon kaj instrumentigon de homaj rajtoj en komuna deklaro farita merkrede nome de la Grupo de Amikoj por Akcelo de Homaj Rajtoj per Dialogoj kaj Kunlaboro.

La komuna deklaro atentigis, ke la politikigita kaj polarigita atmosfero pliakriĝas en la Konsilio pri Homaj Rajtoj, kio agas kontraŭ ĝia origina intenco kaj malobservas la principojn de universaleco, senpartieco, objektiveco, nepolitikigo kaj ne-selektiveco.

La deklaro diris, ke la starigo de landaj specifaj mekanismoj agas kontraŭ la volo de koncernaj landoj kaj la dismultiĝo de paralelaj mekanismoj kaŭzas grandegan malŝparon de financaj kaj homaj resursoj sen doni efektivajn rezultojn kaj tial ne utilas al antaŭenigo aŭ protekto de homaj rajtoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree