Nova Rakonto en Mangrovo
Mirinda Publikigita: 2024-03-23 19:46:22

Densa mangrovo dise kreskas ĉe la akvoj, amaso da birdoj ripozas en la arbaro, en krepuska lumo, birdoj revenis al nestoj kun manĝaĵoj. La pitoreska sceno estis fotita de fotografisto Zeng Dejian, kiu komencis foti pejzaĝojn ĉe du bordoj de Haojiang-rivero en urbo Shantou de Guangdong-provinco kaj liaj fotoj akiris sennombron da ŝatoj de retanoj en socialaj mediatoj.

Kiel la plej malalta-altituda arbaro en la mondo, mangrovo, malsama ol aliaj plantoj, povas kreski en la maron kaj ludas gravan rolon en purigo de maro-akvoj kaj protekti biodiversecon. Tamen laŭ raporto de Nutra kaj Agrikultura Organizo de la UN, en la pasintaj 40 jaroj, pli ol 20% de mangrovoj malaperis en la mondo. Sed Ĉinio estas unu el malmultaj landoj, kies mangrova areo multiĝis. Tio dankas al serioza efektivigo de humidtera protekta politiko kaj noviga ekologia rega koncepto. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree