Usono devas doni al mondo klarigon pri duboj koncernaj al Boeing
Yu Publikigita: 2024-03-23 17:16:51

Lastatempe la firmao Boeing estis profunde implikita en polemiko de publika opinio pro la stranga memmortigo de denuncanto kaj oftaj sekurecaj problemoj de aviadiloj. La usona registaro ne plu povas esti trankvila. Usona ministro pri transportado Pete Buttigieg kaj estro de la Federacia Aviada Administracio Mike Whitaker deklaris antaŭ nelonge, ke estas problemoj en la kvalitkontrolado de Boeing. Tamen, neniu el ili respondis demandojn plej atentatajn de la publiko pri koncernaj solvoj kaj respondeco de registara reglamentado. Ĉi tio tute ne povas kvietigi la dubojn kaj koleron de la publiko.

"Se mi renkontus akcidenton, mi certe ne memmortigos min." Antaŭ kelkaj tagoj, usonaj amaskomunikiloj malkaŝis la konversacion inter emerita dungito de Boeing, John Barnett kaj lia amiko, kio pliigis dubojn pri Boeing. 62-jara Barnett laboris en Boeing dum pli ol 30 jaroj, servante kiel kvalitkontrola administranto dum longa tempo. Li plurfoje malkaŝis problemojn en fabrikado de aviadiloj kaj internan malordon de la firmao. Tial li fariĝis denuncanto de Boeing. En la 9a de marto laŭ loka tempo, li estis trovita morta en kamiono, kaj la polico konstatis, ke li "mortpafis sin". Tiutage, li estis origine planita aperi antaŭ kortumo kiel atestanto en proceso kontraŭ Boeing. La kopio de la akuzo ĵus publikigita de lia advokato montris, ke Boeing estas suspektata pri "reprezalio" kontraŭ Barnett dum multaj jaroj, inkluzive de malaltigo de taksado pri lia laborrezulto, translokiĝo el lia teamo kaj enigo en nigran liston. Ĉi tio neeviteble estigas multajn konjektojn kaj dubojn de la publiko.

La morto de Barnett estas nur la pinto de glacimonto en la lastatempa "fidokrizo" de Boeing. Ekde ĉi tiu jaro, Boeing renkontis serion de sekurecaj problemoj. Laŭ statistiko de Fox News, okazis ses aviadilaj akcidentoj al Boeing en januaro kaj februaro, kaj eĉ usona ŝtatsekretario Antony Blinken estis devigita ŝanĝi aviadilon dum sia vizito.

Homoj deziras demandi, kio okazis al Boeing, de la tutmonde progresinta aviadilfabrikanto ĝis nun implikita en multaj problemoj? Kiam aliaj landoj klopodas plibonigi sian fabrikadan nivelon per la sperto de Boeing, la usona ekonomio “iluziĝas”, forlasante la spiriton de inĝenieroj strebantaj al ekscelenco. Analizistoj opinias, ke la malordo de Boeing en produktado kaj fabrikado havas longan historion, plejparte pro troa fokusiĝo al akcioj, oftaj ŝanĝoj de administrantoj kaj manko de respondecigaj mekanismoj.

Fronte al multaj duboj pri Boeing, koncernaj departementoj de Usono ne devas eviti demandojn kaj respondecojn, sed devas efike respondi al la zorgoj de ĉiuj partioj kaj doni al la publiko akcepteblan klarigon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree